Saltu al enhavo

Lajos Mesterházi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Mesterházi
Persona informo
Naskonomo Hoffstaedter Lajos
Naskiĝo 3-an de marto 1916 (1916-03-03)
en Kispest
Morto 4-an de aprilo 1979 (1979-04-04) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungario
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 34/2-1-34 Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1940) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Márton Mesterházi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
sciencfikcia verkisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lajos MESTERHÁZI [lajoŝ meŝterhAzi], hungare Mesterházi Lajos estis hungara verkisto kaj dramisto.

Lajos Mesterházi naskiĝis, kiel Hoffstaedter Lajos la 3-an de marto 1916 en Kispest, li mortis la 4-an de aprilo 1979 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Lajos Mesterházi frekventis gimnazion kaj universitaton en Budapeŝto, poste antaŭ la 2-a mondmilito li lernis ankaŭ en Parizo. Hejmenveninta li eklaboris en banko. Post la mondomilito li estis funkciulo de komunista partio, poste li laboris en Hungara Radio, poste redaktis diversajn revuojn. Li ricevis premion Kossuth en 1962 kaj pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Karacs Lajos sztahanovista betonszerelő élete és munkamódszere (Vivo kaj labormetodo de staĥanovisto betonisto Ludoviko Karaĉ), debuta verko, 1950
  • Fényes szellők (Brilaj ventetoj), romano, 1956
  • Pesti emberek (Peŝtaj homoj), ĉefverko, teatraĵo pri sortoj de homoj en la 20-a jarcento, 1958
  • Pár lépés a határ (La limo estas nur je kelke da paŝoj), romano, 1958
  • Másnap (Sekva tago), dramo, 1959
  • A négylábú kutya (La kvarpieda hundo), romano, 1961
  • Férfikor (Viro-aĝo), romano, 1967
  • Apaszív (Patrokoro), romano, 1971
  • A Prométheusz — rejtély (La enigmo de Prometeo), romano, 1973.
  • A hazafiság logikája (Logiko de la patrioteco), eseoj, 1983
  • Visszaemlékezések (Rememoroj), 1984
  • Hungara Vikipedio